菲利普·中村的时间理论15
Filipego parolas kun sia pli juna memo. "Aliĝu al la Universala Kongreso. Vojaĝu al Belgujo. Vi nepre devas renkonti Lunjon."
老菲利普对年轻的自己说:“去吧,去参加UK(国际世界语大会)吧,去比利时,去见月儿。”
Filipeto estas ĝenata. "Kial mi devas renkonti ŝin? Mi ne volas iri al Esperanto-kongreso."
小菲利普略带困惑:“为什么要去见她?我不想去世界语大会。”
"Aŭskultu, Filipeto, mi scias, ke ĉiutage vi pli enamiĝas je Heleno. Mi bone komprenas tion; ŝi estas aminda junulino. Sed estas senutile enamiĝi je iu el la estonteco.Krome, kaj pli grave, ŝi estas via poste-ulo. Estas malŝaĝe kaj malkonsilinde enamiĝi je via propra posteulo. Ĉesu pensi pri ŝi. Tio estas nerealigebla."
“听我说,小菲,我知道,你渐渐爱上了海伦。我理解,我懂;她的确是个可爱的女孩儿。可是跟一个来自未来的人谈恋爱到头来也是场空。而且,更重要的,她是你的后代。跟自己的后代恋爱那不是很荒唐吗?不要再想她了。那不现实。”
Filipeto koleriĝas. "Mi ne amas Helenon. Kion vi scias pri la afero? Vi kredas, ke vi scias ĉion pri mi." "Kompreneble mi scias," Filipego diras milde. “Mi memoras miajn sentojn de antaŭ tridek jaroj. Aŭskultu, Filipeto, mi ne estas via patro… nia patro. Mi estas vi mem."
小菲利普有点儿生气了。“谁说我爱上海伦了。你知道什么啊?你以为你什么都知道。” “我当然知道,”老菲利普缓缓地说。“现在我还记得自己三十年前的感觉。听我说,小菲,我不是你爸... 好吧 我们的爸。 我是你。”
"Nia patro…" Filipeto ektimas. Subite li komprenas, ke lia pli aĝa memo povus rakonti al li aferojn pri la estonteco, pri lia familio, kiujn li eble ne volus scii.
“我们爸...” 小菲利普露出突然明白了什么的神情。他那更年长的自己可以跟他讲述未来的事啊,那些他可能并不想了解的关于他未来的家庭的事。
Filipego komprenas lian penson. "Mi ne rakontos al vi pri via estonteco. Pri iuj aferoj oni devus nek demandi, nek scii. Ĉiuokaze, ne maltrankviliĝu: via estonteco plejparte estos sukcesa kaj feliĉa. Vi estos sukcesa pro viaj propraj laboro kaj penado, ne pro teorio, kiun via posteulo portis al vi el la estonteco.
老菲利普看出了他的心思。“我是不会跟你透露你的未来的。有些事啊,我们不应该问,也最好不要知道。不管怎样,不要担心:你的未来会有一番作为的,并且快乐比较多。至于你的成功,那完全也是因为你自己的努力,而不是由于你的后代从未来给你带来了那套理论。
Nun, aŭskultu kion vi devas fari. Aliĝu al la Esperanto-kongreso kaj vojaĝu per la tempomaŝino al Belgujo. Vi devos esti antaŭ la stacidomo de Antverpeno por renkonti Lunjon, kiam ŝi alvenos. Mi scias, ke Heleno estas aminda, sed ankaŭ ŝia pra-avino Lunjo estas aminda."
现在你听我说接下来要做什么:乘时光机去比利时,去参加世界语大会。你会在那儿见到月儿。我知道,海伦很可爱,不过她的祖母月儿也很可爱哦。^^”
"Ĉu ŝia pra-avino? Kion vi diras al mi?"
“她的祖母?你说的都什么跟什么啊?”
"Lunjo estos la pra-avino de Heleno," la maljunulo ripetas. "Vi estos ŝia praavo, kaj Lunjo estos ŝia praavino. Kion tio signifas? Pripensu."
“月儿是海伦的祖母,” 老菲重复了一遍。“你是她的祖父,月儿是她的祖母。想一想,这意味着什么?”
Filipeto silentas.
小菲利普没有说话。
Intertempe, lia pli aĝa memo daŭrigas, "Lunjo alvenos ĉe la Centra Stacidomo de Antverpeno la 24an de julio, per rekta aŭtobuso el la flughaveno de Bruselo je 11.45. Atendu ŝin ĉe la haltejo de la aŭtobuso. Iru al ŝi. Parolu kun ŝi. Invitu ŝin al kafejo. Aĉetu por ŝi kafon."
他那更年长的自己继续说,“7月24号,月儿会在中午11:45从布鲁塞尔机场乘直达班车去Antverpeno,到时候你就在Antverpeno中心车站等她。然后过去找她说话,邀请她去咖啡馆,请她喝咖啡。”
"Sed ŝi ne konas min! Ŝi ne volos paroli kun mi. Kaj kiel mi rekonos ŝin? Kiel ŝi aspektas? Ĉu vi havas foton de ŝi?"
“可是她不认识我啊!她不会想跟我搭话的。而且我怎么认出她来呢?她长什么样?你可有她的照片?”
"Bedaŭrinde, ne ĉi tie. Sed vi rekonos ŝin. Ŝi havas brunan haŭton, mallongan nigran hararon, okulvitrojn… Ha jes, kaj nun mi memoras… Ŝi surhavos T-ĉemizon kun skribo en Esperanto.Oranĝkoloran T-ĉemizon."
“很可惜,现在手上没有。不过你会认出她来的。她有着褐色的皮肤,黑色的短发,戴着眼镜...啊对了,现在我想起来了...当时她穿的是一件T恤,上面印有世界语。是件橙色的T恤。”
"Kiel mi parolos al ŝi?" la junulo demandas. "Mia Esperanto ankoraŭ ne estas sufiĉe bona por konversacii."
“我是怎么跟她搭话的?”小菲问。“我的世界语水平还不足以对话啊。”
"Sufiĉe bona. Jen malnova numero de revuo Kontakto. En ĝi estas ŝia artikolo... bedaŭrinde, sen foto. Diru al ŝi, ke vi legis ĝin. Tio plaĉos al ŝi."
“可以的。这里有本过期的《Kontakto》杂志,里面有她写的文章...可惜,没有照片。你就告诉她,你读过那篇文章。她听了会很高兴的。”
Filipeto prenas la revuon, kiu datas el la antaŭa jaro, kaj trafoliumas la paĝojn. En ĝi li trovas tre seriozan artikolon pri malarmado, de iu Lunjo Da Silva. Li rigardas la artikolon dube. La Esperanto estas malfacila, kaj la temo ŝajnas al li tre serioza. Ĉu vere li povus ŝati la junulinon, kiu verkis tian artikolon?
小菲利普拿着这本去年出版的杂志翻了几页,发现里面有一篇很严肃的关于裁军的文章,作者是月儿·达西华。他略带怀疑地看着那篇文章,世界语读起来很困难,文章标题在他看来也太过严肃了。他不会真的喜欢上写这种文章的女孩儿吧?
"Fidu min," diras la maljunulo. "Mi promesas, ke ŝi parolos kun vi kaj akceptos vian inviton al kafo. Estu tie antaŭ la stacidomo je kvarono antaŭ la tagmezo."
“相信我,”老菲说。“我保证,她会跟你说话的,也会答应跟你去咖啡馆的。你只管中午11点45的时候待在车站就对了。”
"En ordo," diras Filipeto.
“好吧,”小菲利普说。
Sed li ne estas kontenta.
但他其实并不满意。
原文:http://lernu.net

![]() |

还没人赞这篇日记