X
登录 · · · · · ·
剧情简介 · · · · · ·
这个一部完全使用世界语的电影
Incubus (Esperante: Inkubo), filmita en la jaro 1965 en Usono kaj "elfosita" pli ol 30 jarojn poste, estas verŝajne la unua horora filmo plene en Esperanto. Ĉar origine ĝi ne estis farita por esperantistoj, anglalingvaj aŭ franclingvaj (onidire ankaŭ itallingvaj) subtitoloj akompanas la dialogojn. Pro la fuŝa elparolo de la ne-Esperantistaj aktoroj, la subtitoloj... (展开全部) 这个一部完全使用世界语的电影
Incubus (Esperante: Inkubo), filmita en la jaro 1965 en Usono kaj "elfosita" pli ol 30 jarojn poste, estas verŝajne la unua horora filmo plene en Esperanto. Ĉar origine ĝi ne estis farita por esperantistoj, anglalingvaj aŭ franclingvaj (onidire ankaŭ itallingvaj) subtitoloj akompanas la dialogojn. Pro la fuŝa elparolo de la ne-Esperantistaj aktoroj, la subtitoloj estas utilaj por kompreni la dialogon de la filmo.
Rakonto
La rakonto komenciĝas en la vilaĝo Nomen Tuum ("Nomo Via" en la latina), kie estas fontano de kuraca akvo. Multaj homoj ĝin elprovas kaj ofte ili vere spertas resaniĝon. Sed la akvo havas ankaŭ alian efikon: ĝi plibeligas homojn. Tial ne nur vunditaj kaj malsanaj personoj venas tien, ankaŭ malfortuloj kaj vantuloj kredas trovi tie ian bonŝancon. Kaj kiel loko de misteraj mirakloj la vilaĝo estas ankaŭ ejo por demonoj. Aspektante kiel belaj virinoj ili allogas degenerintajn animojn por neniigi ilin kaj transdoni ilin finfine al la Dio de la Mallumo.
Foje la juna demono Kia ekenuas pri sia tasko logi ulojn kun malforta karaktero aŭ fia moralo en la pereon. Dezirante finfine veran defion, ŝi deklaras al sia fratino Amael: "Mi volas trovi sanktulon kaj detrui lin … igi lin plori kaj suferi kaj puŝi lin poste en la profundon de la infero… Tiam mi estos demono. Tiam mi estos la preferata filino de Dio!" Taŭga viktimo baldaŭ estas trovita: la juna soldato Marko, kiu kun sia fratino Arndis venis al la fonto por kuraci siajn vundojn akiritajn dum li savis siajn kamaradojn el terura fajroŝtormo. Amael, la pli aĝa, pli sperta demono dubas, ke tia plano povas sukcesi - kaj ŝiaj zorgoj montriĝas pravaj: Kia kaj Marko nerezisteble enamiĝas unu al la alia. Por superi la potencon de la pura, kristana amo, finfine nur unu estaĵo povas helpi: la superulo Incubus, la mastro el la Regno de la Mallumo…
Teĥnikaĵoj
* Film-formato: 35mm
* Video: nigra-blanka
* Sono: monofonia
* Daŭro: 1 horo 18 minutoj
Produktado de Incubus
La baza temo de la filmo estas do la eterna lukto inter bono kaj malbono, lerte substrekita per akraj kontrastoj kaj nigre-blanka scenaro. Produktinte evidente per malaltaj kostoj (la tuto estis filmita dum nur 10 tagoj) kaj kun malmultaj specialaj efektoj (bizara pejzaĝo, nuboj, fumo, suneklipso) la reĝisoro Leslie Stevens (ankaŭ konata kiel produktisto de la filmserio "The Outer Limits" en la 60aj jaroj) kun sia teamo sukcesis krei sufiĉe harstarigan etoson, kun multaj lirikaj scenoj kaj ne tro da perforto. Spertuloj pri internacia kinarto certe rekonas en la filmo diversajn paralelojn al kelkaj verkoj de la fama svedo Ingmar Bergman kaj de la japano Kurosawa Akira. Speciale laŭdinda ĉiukaze estas la kontribuo de la kameraistoj Conrad Hall kaj William A. Fraker. Ambaŭ jam gajnis diversajn premiojn kaj Hall, cetere, eĉ ricevis Oskaron por sia laboro en la filmo American Beauty.
En la listo de la geaktoroj aperas nur ses nomoj, kaj inter ili estas unu vera stelulo: William Shatner (en la rolo de Marko), kiu poste famiĝis kiel Captain Kirk en la scienc-fikcia serio Star Trek. Ĉiuj roluloj parolas plene en Esperanto. Notinde tamen estas, ke ilia prononco vere estas aĉega, kaj (almenaŭ por esperantistoj) ĝi forprenas multon de la kvalito de la filmo. Eble la neglekto de tiaj "fajnaĵoj" tamen iĝos pardonebla, se oni ekkonas la motivon de la kreintoj uzi Esperanton. Leslie Stevens, kiu ankaŭ verkis la scenaron, volis krei fremdan, misteran etoson - kaj substreki tion per lingvo, kiu - li kredis - ne estas parolata de iu ajn popolo de la mondo. Por solvi la "lingvan problemon" oni komence havis la ideon, uzi ian galimatian lingvaĵon, sed ion tian la geaktoroj ne volis uzi. Ĉar ankaŭ Volapuko ne plaĉis al ili, oni fine decidis, ke la fortoj de l' mallumo parolu Esperanton. Nia lingvo estas do nura stilrimedo, kaj supozeble neniu el la filmteamo tiutempe vere pensis, ke Incubus iam povus esti spektata de veraj esperantistoj.
Mortoj post la produktado kaj preskaŭa malapero de la filmo
Menciindas ankaŭ, ke la fono, la okazaĵoj malantaŭ la kulisoj de la filmo, eble estas pli hororaj, ol la verko mem. La aktorino Ann Atmar (en la rolo de Arndis) baldaŭ post la pretigo de la filmo mortigis sin. Ankaŭ Milos Milos, la prezentanto de Incubus, ne atingis altan aĝon: en 1966 li mortpafis sin mortiginte sian amatinon. Eloise Hardt (Amael) travivis familian tragedion: ŝia filino estis forrabita kaj murdita. Kaj la filmo mem post kelkaj tre sukcesaj prezentadoj pro eraro aŭ akcidento estis komplete detruita en iu laboratorio. La produktisto Anthony Taylor dum 30 jaroj vane serĉis restintan ekzempleron kaj en 1996 li fine eksciis pri unu lasta kopio en la arkivo de la Cinémathèque Française en Parizo. El tiu ĉi li per senlaca laboro sukcesis restarigi la filmon, tiel ke ĝi nun aĉeteblas kiel sufiĉe bonkvalita vidbendo kaj viddisko (la viddisko (DVD) tamen haveblas nur por regiono 1, do por Usono kaj Kanado). Ekde aprilo 2003 DVD kun franclingvaj subtitoloj haveblas por regiono 2.
IMDB:http://www.imdb.com/ title/tt0059311/

IMDB:http://www.imdb.com/
喜欢看"incubus"的人也喜欢 · · · · · ·
X
登录 · · · · · ·
"incubus"论坛 · · · · · ·
| RS | 来自Taba | 1 回应 | 2009-11-07 |
| 这是一部完全使用世界语的电影。。。但不是第一部完全... | 来自cinéfilo | 2008-09-12 |